Eliksiro en la antikva medicino, en alkemio kaj magio estas esencaĵo de kuracaj herboj aŭ aliaj magiaj substancoj en alkoholo kun diversaj eblaj aldonaĵoj.
En la mezepoka latina lingvo de alkemiistoj la vorto nomiĝis elixirum, kiu venis el la araba vorto الإكسير (al-iksir, "la esenco") kaj probable origine devenis de la malnovgreka vorto xerion (pulvoro).
Dum la mezepoko ankaŭ magia likvaĵo por transformigo de malmultekostaj metaloj al oro aŭ arĝento, pri kiu revis kaj kiun serĉis la alkemiistoj, nomiĝis eliksiro. Laŭ la moderna kemio la ekzisto de tia transformiga likvaĵo ĝis nun ne pruveblis kaj kontraŭus ĉiujn leĝojn de kemio. La eliksiroj de alkemiistoj tamen dum tiu epoko konsideriĝis ĉionsanigaj kuraciloj kaj al pluraj el ili oni atribuis junigan aŭ vivoplilongigan efikon.